IAdEM

Ĉefpaĝo » Terminologio

Terminologio

Kvankam matematiko estas unu el la plej konataj kaj instruataj sciencoj, kvankam pluraj elstaraj fakuloj laboris super ĝia esperantlingva terminologio, necesas konstati, ke la diversaj haveblaj terminaroj aŭ vortaroj ne montras konverĝon al unu kohera tuto, kaj ke la bezonata koheriga laboro ŝajnas ne ekzisti. Bonŝance la vere problemaj terminoj ne estas tiom multnombraj, sed, post kritika pritakso de la haveblaj aŭtoritataj fontoj, ni montras kelkajn ekzemplojn de grave implikitaj situacioj kaj provos komprenigi, kiel ili povis kreiĝi. Aparta atento estas dediĉita al la ekscesoj de scienca vortfarado (ne obeanta al la kutimaj reguloj de Esperanta vortfarado), al la leksikografia kunlaboro perreta (projekto REVO) kaj al prezento de baldaŭ aperonta matematika terminaro, verkita laŭ modelo nova en Esperantujo, sed neniom revolucia, de enciklopedia vortaro.

e_angulparoj.svg

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: